István Gyenesei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Gyenesei
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aprilo 1948 (1948-04-01)
en Kaposvár
Morto 21-an de marto 2024 (2024-03-21) (75-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Agrikultura Universitato (Gödöllő) • Universitato Eötvös Loránd • MSZMP Political College
Familio
Infano Leila Gyenesei
Okupo
Okupo politikisto
vdr

István Gyenesei [iŝtvAn djeneŝei], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj kun plena nomo) Gyenesei István László estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, agronomo. Lia filino estis Leila Gyenesei.

István Gyenesei [1] naskiĝis la 1-an de aprilo 1948 en Kaposvár kaj mortis la 21-an de marto 2024.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Gyenesei abiturientis en 1967 en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Agrikultura Universitato de Gödöllő en 1972. En la jaroj 1972 kaj 1973 li laboris en kolĥozo en Nagybajom, poste li ricevis ĉefe partiajn taskojn kun postenoj. Inter 1975 kaj 1989 li estis membro de Hungara Socialista Laborista Partio. Li doktoriĝis en 1982. Ekde 1986 li havis longe signifan postenon en Somogy. Inter 1991 kaj 1993 li studis politologion en Universitato de Budapeŝto. Li estis sendependa parlamenta deputito inter 2006 kaj 2010, en la jaroj 2008 kaj 2009 li estis ministro pri municipo, sporto kaj turismo en Dua Kabineto Gyurcsány. Inter 2012 kaj 2014 li plulernis en Universitato Corvinus de Budapeŝto. Li havas edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]