István Gyergyai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Gyergyai
Persona informo
Gyergyai István
Naskonomo Gyergyai István
Naskiĝo 10-an de novembro 1904 (1904-11-10)
en Uĵhorodo
Morto 26-an de decembro 1973 (1973-12-26) (69-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Lingvoj hungaraangla vd
Ŝtataneco UsonoHungario vd
Familio
Edz(in)o Magda Kun vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

István GYERGYAI [iŝtvAn djerdjai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyergyai István estis hungara-usonana aktoro. Lia nomo en Usono estis Steve Geray [stiv gerai]. Lia edzino estis Magda Kun.

István Gyergyai [1] naskiĝis la 10-an de novembro 1904 en Hungara reĝlando en Ungvár (nuntempa Uĵhorodo en Ukrainio), li mortis la 26-an de decembro 1973 en Hollywood (Los Angeles, Kalifornio, Usono).

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Gyergyai akiris aktoran diplomon en privata lernejo de Kálmán Rózsahegyi, poste li havis stipendion de Nacia Teatro (Budapeŝto) (1924-1926). Inter 1926 kaj 1930 li estis ordinara membro de la Nacia Teatro, poste li apartenis al pluraj teatroj, ekzemple Teatro Magyar, Teatro Belvárosi, Gaja Teatro. Ekde 1933 li estis videbla ankaŭ eksterlande (Berlino, Vieno, Londono, Parizo). En 1934 li edziĝis, poste li komencis aperi ankaŭ en anglalingvaj filmoj. La geedza paro translokiĝis al Londono en 1939, post 2 jaroj al Hollywood. En 1945 Geray vidviĝis. Li pasigis iom da tempon en la 1960-aj jaroj en Estes Park, Kolorado, kie li estis reĝisoro en la loka teatro, krome li posedis kaj prizorgis drinkejon. Ekde 1970 li ofte vizitis Hungarion.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kinaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Mária nővér (1929)
  • Mai lányok (1937) – juna advokato
  • The Phantom of the Opera (1943) - Vercheres
  • El Paso (1949) - Mexican Joe
  • Stagecoach to Fury (1956) - Nichols
  • The Swinger (1966) - homo kun fiŝo

Elektitaj televiziaj seriaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Front Page Detective (1951) - Roth Winkham
  • The Adventures of Jim Bowie (1956) - Johann Gottschalk
  • The Time Tunnel (1966) - Perrault

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]