István Simonovits
István Simonovits | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de decembro 1907 en Ruski Krstur |
Morto | 12-an de majo 1985 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Infanoj | András Simonovits • Miklós Simonovits |
Parencoj | Ödön Beke |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • hematologist • politikisto • biokemiisto |
István Simonovits [iŝtvAn ŝimonoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Simonovits István estis hungara kuracisto, hematologo, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1985). Lia filo estis Miklós Simonovits.
István Simonovits [1] naskiĝis la 24-an de decembro 1907 en Hungara reĝlando en Bácskeresztúr (nuntempa Ruski Krstur en Serbio). Li mortis la 12-an de majo 1985 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
István Simonovits frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1926-1932, dume ekde 1928 li jam laboris en biokemia instituto. Post la diplomo komence li kuracadis kormalsanulojn. Dum la 2-a mondmilito li laboris en la ambulanco, krome li havis ankaŭ privatan kuracejon. Inter 1945-1963 li laboris en la ministerio, kie post jaroj li estis vicministro. Ekde 1960 li instruis. Li doktoriĝis en 1976 antaŭ la akademio. Li ricevis diversajn memormedalojn.
Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Über die optische Aktivität des Hämoglobins (1931)
- A novurit hatásának erősítése ureummal (1938)
- A falu egészségügye (1948)
- Társadalomegészségügy és egészségügyi szervezéstudomány (1966)