István Örkény
István Örkény | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Örkény István | |||||
Naskonomo | Örkény István György | ||||
Naskiĝo | 5-an de aprilo 1912 en Budapeŝto | ||||
Morto | 24-an de junio 1979 (67-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét, 25-1-57 vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - farmacio (–1934) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Hugó Örkény (en) vd | ||||
Edz(in)o | Zsuzsa Radnóti (1965–1979) Angela F. Nagy (en) (1948–1959) vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto dramaturgo apotekisto vd | ||||
Laborkampo | Literaturo kaj farmacio vd | ||||
Aktiva dum | 1938– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
ÖRKÉNY István (Oerkenj Iŝtva'n) unu el la plej popularaj hungaraj novelistoj (5-a de aprilo 1912; 24-an de junio 1979).
Li studis en la Budapeŝta Teĥnika Universitato kiel kemi-inĝeniero. Li apartenis al la verkista rondo Bela Vorto (hungare Szép Szó pron Se'p So'). Liaj verkoj aperis antaŭ la Dua Mondmilito en diversaj gazetoj (Hungara Stelo (Magyar Csillag), Oponanto (Ellenzék), Stelo (Csillag), Hungaroj (Magyarok) ktp.)
Dum la Dua Mondmilito, li trafis en kaptitecon kaj nur en 1947 hejmenvenis. Inter 1947-1953 laboris kiel dramaturgo en diversaj teatroj. Li priskribis la travivaĵojn de la kaptiteco, verkis multajn novelojn, rakontojn, dramojn, raportaĵojn, groteskajn, elstarajn skribaĵojn.
Li renovigis la draman ĝenron kaj la scenejan prezenton. Lia edzino estis Zsuzsa Radnóti.
Famaj dramoj:
- Tóték (Totoj/(La familio Tot))
- Macskajáték (Katludo)
- Pisti a vérzivatarban (Stefano en la sanga fulmotondro (aŭ sangopluvego))
- Rózsakiállítás (Rozoekspozicio): li priverkis la alfrontadon al morto)
Lia stilo estas preciza, sen superfluaj balastoj; li kreis per malmultaj vortoj draman streĉiton. Li ne malŝatis la ironion, mokon.
Li kreis novan popularan, ofte citatan ĝenron per la t.n. unuminutaj noveloj. Oni tradukis liajn verkojn al multaj lingvoj, inkluzive de Esperanto, filmigis kelkajn.
Lian elstaran literaturan verkadon oni rekompencis per Kossuth-premio kaj dufoje per József Attila-premio.
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- Unuminutaj noveloj. [redaktis István Ertl, tradukis pluraj]. - Bero, 1995.