Italaj aŭtovojoj
Italio estis unu el la unuaj landoj, kiu konstruis aŭtovojojn.
Sur plej multaj aŭtovojoj oni devas pagi por uzado.
Sistemo de la numeroj
[redakti | redakti fonton]La sistemo ne estas entute logika kiel en francaj aŭ germanaj aŭtovojoj. La vojoj A1 kaj A3 interligas la landon de nordo al sudo, la A4 de okcidento al oriento. La vojoj A5 kaj A6 ekas en Torino, la A7, A8 kaj A9 ĉe Milano. La A10, A11 kaj A12estas relative proksimaj al la maro, la A13 kaj A14 sur la alia flanko ĉe la maro. Ne paralelaj al la maro estas de nordo al sudo la A15, A16, A17 kaj en Sicilio sekvas la A18, A19 kaj A20. La A21, la A22 kaj A23 estas denove en la nordo, la A24 kaj la A25 en la montaro oriente de Romo. La A26, A27 kaj la A28 estas denove en la nordo. La A29 kaj la A30 en la sudo, la A31 en la nordo, la A32 kaj la A33 en la nordokcidento. La vojoj A5x estas urboproksimaj, la A90 kaj la A91 situas ĉe Romo.
Kontraŭe al plej multaj numersistemoj en aliaj landoj, italaj aŭtovojidoj ne havas propran numeron. Anstataŭ tio vojo, kiu interligas aŭtovojon kaj urbon, nomatas Raccordo. Grandparte tiaj ligaj vojoj senpagas. Kaj por aŭtovojoj, kiuj interligas du aŭtovojojn, oni uzas la sekvan numeron. Ekzemple: La aŭtovojo de Lukko (ĉe la A11) al Viareĝo (ĉe la A12) interligas la aŭtovojojn A11 kaj A12. Oni skribas en la direkto al Viareĝo A12 kaj al Lukko A11. Kutime oni devas pagi sur ili.
Listo de la aŭtovojoj eksterurbaj
[redakti | redakti fonton]- A1 Autostrada del Sole Milano - Bolonjo - Florenco - Romo - Napolo
- (A2) Autostrada del Sole Eksnomo de la aŭtovojo Romo - Napolo, hodiaŭ parto de la A1
- A3 Autostrada del Sole Napolo - Reggio di Calabria
- A4 Serenissima Torino - Milano - Verono - Venecio - Triesto
- ligilo A4/A5
- ligilo A4/A26
- A5 Torino - Aosta - Mont Blanc
- A6 Torino - Savona (La Verdemare)
- A7 Milano - Ĝenovo (Milano Serrevalle)
- ligilo A7/A26
- A8 Varese - Milano (Autostrada dei laghi)
- ligilo A8/A26
- A9 Lainate - Como - Chiasso (Autostrada dei laghi)
itala aŭtovojo
- A11 Florenco - Lucca - Pisa (Firenze-Mare)
- ligilo A11/A12 Viareggio - Lucca
- A12 Ĝenovo - Rosignano sowie Civitavecchia - Romo (Autostrada Azzurra)
- A13 Padovo - Bologna
- Raccordo Autostradale Ferrara-Porto Garibaldi
- A14 Bologna - Taranto (Autostrada Adriatica)
- A15 Parma - La Spezia (planatas plukonstruo al Verono) (Autostrada della Cisa)
- A16 Napolo - Canosa (Autostrada dei Due Mari)
- (A17) Planata, sed ne konstruita
- A18 Messina - Catania
- A19 Palermo - Catania
- A20 Messina - Palermo
- A21 Torino - Piacenza - Brescia (Autostrada dei Vini)
- A21d A21 - A1
- A22 Brenero - Modena (Brennerautobahn - Autostrada del Brennero)
- A23 Palmanova - Tarvisio (Autostrada Alpe-Adria)
- A24 Romo - L'Aquila - Teramo (Strada dei parchi)
- A25 Pescara - Torano (Strada dei parchi)
- A26 Voltri - Gravellona Toce (Autostrada dei Trafori)
- A27 Mestre - Belluno (Autostrada di Alemagna) (origine planatis plukonstruo al Aŭstrio)
- A28 Conegliano - Portogruaro
- A29 Palermo - Mazara del Vallo
- A30 Caserta - Salerno
- A31 Piovene Rocchette - Vicenza (planatas plukonstruado norden kaj suden)
- A32 Torino - Bardonecchia (Autostrada del Frejus)
- A33 Asti - Cuneo (konstruata)
Aŭtovojoj urboproksimaj
[redakti | redakti fonton]- A50 okcidenta ĉirkaŭiro de Milano (Tangenziale Ovest)
- A51 orienta ĉirkaŭiro de Milano (Tangenziale Est)
- A52 norda ĉirkaŭiro de Milano (Tangenziale Nord)
- A53 Pavia-Bereguardo
- A54 ĉirkaŭiro de Pavia
- A55 ringo de Torino
- A56 ĉirkaŭiro de Napolo
- A57 ĉirkaŭiro de Venezia
- A90 GRA Ringa aŭtovojo ĉirkaŭ Romo ("Grande Raccordo Anulare", granda Ring-Ligo)
- A91 A Romo - Flughaveno Fiumicino
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Tunelŝoseoj
[redakti | redakti fonton]Naciaj ŝoseoj (Superstrade) en Italio
[redakti | redakti fonton]SS12 Ŝoseo de Abetono kaj Brenero