Saltu al enhavo

Iván Gönczi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iván Gönczi
Persona informo
Naskiĝo 5-an de majo 1922 (1922-05-05)
en Miskolc
Morto 23-an de majo 1984 (1984-05-23) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Universitatea Babeș-Bolyai Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ekonomikisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Iván Gönczi [gonci], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gönczi Iván, estis hungara ekonomikisto, altlerneja instruisto.

Iván Gönczi[1][2] naskiĝis la  5-an de majo 1922 (nun 1922-05-05) en Miskolc, li mortis la 23-an de majo 1984 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Iván Gönczi maturiĝis en 1940 en sia naskiĝurbo, inter 1940–1943 li studis en Reĝa Teknikuniversitato palatino József, fine li akiris ekonomian diplomon en Universitato de Kluĵo en 1946. Li estis stipendiulo en Francio en la lernojaro 1947, poste li laboris en la agrikultura ministerio. Inter 1950-1953 li estis docento en Agrikultura Universitato, poste 3 jarojn li gvidis agrikulturajn maŝinstaciojn. Li denove instruis en Agrikultura Akademio de Debrecen kaj Agrikultura Universitato en Gödöllő kiel docento (1957–1964), respektive profesoro kaj katedrestro (1964–1984). Intertempe li kandidatiĝis en 1964, li doktoriĝis en 1980 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia laboro plene ligiĝis al la kolĥoza sistemo en la lando. Lia edzino naskis filinon en 1955. Li ricevis solan premion en 1967.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A munkaszervezés egyes kérdései a mezőgazdasági üzemekben. (1951)
  • Termelőszövetkezetek tervezése és szervezése. (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1953)
  • A gépállomások üzemen belüli önálló elszámolási módszere. (1957)
  • A gépkihasználás hatékonyságának főbb problémái a szocialista mezőgazdasági nagyüzemeinkben. (disertaĵo, 1963)
  • A mezőgazdasági üzem vonóerejének összetétele. (monografio, 1963)
  • Mezőgazdasági vállalatok és üzemek gazdaságtana. (2 volumoj, kunaŭtoro, 1967–1969; 2-a tralaborita eldono: 1974)
  • A mezőgazdasági termelés termelékenysége és gazdaságossága. (1970)
  • Üzemi rendszerek iparosodó mezőgazdaságunkban. (monografio kaj disertaĵo, 1978)
  • Gazdaságelmélet, szervezéselmélet. (studoj, 1985).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.