Iván Kamarás

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Iván Kamarás [kamarAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kamarás Iván estas hungara aktoro, voĉoaktoro.

Iván Kamarás

Iván Kamarás [1] naskiĝis la 22-an de decembro 1972 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Iván Kamarás frekventis bazlernejon en sia naskiĝurbo, jam tiam li aliĝis al amatoraj aktoroj. Dum la gimnaziaj jaroj li havis rolojn en malgranda teatro en Pécs. Li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1995. Liaj ĉefinstruistoj estis Dezső Kapás kaj István Horvai. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de malgranda teatro en Budapeŝto. Inter 1997 kaj 2009 li apartenis al la Gaja Teatro, poste li vojaĝis al Losanĝeleso. Ekde tiam li vivas alterne foje en Hungario, foje en Usono. Ekde 2012 li instruas en ĵus fondita kinoaktora lernejo en Budapeŝto. Li ricevis premiojn ekde 1996. Li havas 2 filojn.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kinejaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj televiziaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

Dubladaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Heath Ledger kaj aliaj

Fontoj[redakti | redakti fonton]