Iván de León Rodríguez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iván de León Rodríguez
Gvatemala pentristo
Gvatemala pentristo
Persona informo
Naskiĝo 15-a de majo 1955
en Parizo, Francio
Ŝtataneco Gvatemalo
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Iván de León Rodríguez, gvatemala pentristo, filo de la skuptisto Adalberto de León Soto kaj de la politikistino Fantina Rodríguez Padilla, naskiĝis en Parizo (Francio), la 15-an de majo 1955. Membro de konata gvatemala familio dediĉita al arto ekde la fino de la 19-a jarcento ĝis nun, li estas nepo de Rafael Rodríguez Padilla, fondinto de la Nacia Akademio de Belartoj de Gvatemalo. Lia frato, Zipacná de León, estis unu el la plej eminentaj figuroj de la gvatemala artsceno. Iván de León studis arton en la Nacia Akademio de Belartoj (Gvatemalo) de 1975 ĝis 1981. Li ankaŭ studis skulptan modeladon kun la majstro Rodolfo Galeotti Torres kaj grafikan desegnon kun Erwin Guillermo. En 1990 li laboris kiel disĉiplo de la majstro Elmar Rojas, kiu enkondukis lin en la konceptadon kaj valorigadon de la nuntempa pentrarto. De 1975 ĝis 1989, li laboris paralele en desegnado; li jam realigis ĉiaspecajn artlaborojn : reklamado, logotipoj, simboloj, ktp. Iom post iom li evoluis al realisma figurismo kaj, de tie, al abstraktismo. De 1990 li estas komplete dediĉita al pentrarto, kun kelkaj esploroj de gravurado kaj desegno. Liaj verkoj troviĝas ĉefe en privataj kolektoj en Gvatemalo, Meksiko, Usono, Eŭropo kaj Azio.

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • 1984, 1986, 1988, 1990 Bienal de Arte Paiz.
  • 1983 Pintura Joven de Guatemala.
  • 1985 ĝis 1988 Salón Nacional de la Acuarela.
  • 1987 Homenaje a Picasso.
  • 1991 Galerías El Túnel, Sol del Río, El Sereno.
  • 1992 Galerías El Túnel, Sol del Río, El Sereno, Iglesia Capuchinas, Asociación Cultural de la Antigua Guatemala.

Internaciaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]