Adalberto de León Soto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jorge Adalberto de León Soto
Gvatemala skulptisto
Gvatemala skulptisto
Persona informo
Naskiĝo 19-a de aprilo 1919
en Salkaĥao, Gvatemalo
Morto 14-a de junio 1957
en Parizo, Francio
Ŝtataneco Gvatemalo
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

La gvatemala skulptisto, Jorge Adalberto de León Soto, naskiĝis en Salkaĥao, municipo de la departemento de Kecaltenango, Respubliko de Gvatemalo, la 19-an de aprilo 1919. Li komencis sian karieron kiel aŭtodidaktulo. Dum kelke da tempo li laboris kun la skuptisto Rodolfo Galeotti Torres en Kecaltenango kaj en San Marcos. En 1943, li transloĝiĝis al la gvatemala ĉefurbo, kie li laboris en la ornamaĵoj de la Nacia Palaco. Li faris la skultaĵon de doña Dolores Bedoya de Molina kaj poste li realigis plurajn verkojn el stuko kaj ŝtono, el kiuj la plej gravaj estas abstraktaj. Li partoprenis plurajn kolektivajn ekspoziciojn kaj ankaŭ prezentis individuan ekspozicion en la salonoj de la Hotelo Panamerikano. Li gajnis plurajn lokajn premiojn.

Afiŝo de ekspozicio de Adalberto de León Soto kaj René Coutelle

En 1949 li vojaĝis al Eŭropo kaj fiksis sian loĝlokon en Parizo. En tiu jaro li prezentis en tiu urbo sian unuan tiean ekspozicion kune kun la gvatemala pentristo Arturo Martínez, kiu estis organizita de la Maison de l' UNESCO sub la titolo "Exposition d'oeuvres d'artistes latino-américains". En 1954 li ekspoziciis "Patrinecon" en la salono "Jeune Peinture" en la Galerio "Le Soleil dans la Tête". En la galerio "Roc-Maria", dum ekspozicio organizita de Gio Colucci, li prezentis plurajn skulptaĵojn el marmoro, ŝtono kaj ligno, apud pentraĵoj de Juan Gris, Utrillo, Matisse, Renoir kaj Braque. En tiu sama jaro, en la galerio "R.J. Romeo et Juliette" li eksponis kun Harriman skulptaĵojn kaj keramikaĵojn.

Li estis disĉiplo de Etienne Martin, direktoro de la komitato de la "Jeune Sculpture", post kio li ekspoziciis en la muzeo de Antonio Bourdelle. Samtempe, li partoprenis en la Akademio de "La Grande Chaumière". En la "Librerie-Galerie Plein Vent" kaj en la galerio "Soleil dans la Tête" li eksponis kelkajn skuptaĵojn kaj keramikaĵojn. En 1956 li komencis studojn pri juvelarto kun Dot. En la unuaj monatoj de 1957 li eksponis skulptaĵojn kaj keramikaĵojn en la Palaco de Tokio.

Lia lasta ekspozicio okazis dum la unua dusemajno de junio de 1956 en "La Maison d'art le Parthénon", kiun li ne vidis finitan. Adalberto de León Soto mortis la 14-an de junio 1957. La verkojn de lia lasta ekspozicio realigita en "La Maison d'art le Parthenon", estis liveritaj al la Ambasado de Gvatemalo. Li estis aŭtoro de tre konata busto de Miguel Ángel Asturias.

Edziĝinta kun Fantina Rodríguez Padilla li havis kvin infanojn, inter kiuj estas la pentristoj Zipacná de León kaj Iván de León Rodríguez.