Ivan (Giovani) Vitali

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivan Vitali
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1794 (1794-01-01)
en Sankt-Peterburgo
Morto 5-an de julio 1855 (1855-07-05) (61-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Volkovo Cemetery
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Rusia Akademio de Belartoj
Okupo
Okupo skulptistoarkitekto
vdr

Ivan (Giovani) VITALI (ruse Иван Петрович Витали) naskiĝis en 1794 (pli preciza naskiĝdato ne restis en analoj) en Sankt Peterburgo, Rusio mortis la 17-an de julio n.s. 1855 samurbe. Li estas elstara italdevena skulptisto, kies unika talento servis por prospero de lia patrujo dum duonjarcento.

Lia patro Pietro Vitali venis Rusion meze de la 18-a jarcento, kiam li estis ankoraŭ junulo, kaj laboris kiel modlisto. Lia filo Giovani permanente vidis laboron de la patro kaj do jam infanaĝe komencis imiti. Majstro Augustino Triscorni laŭdis kreaĵojn de Giovani kaj invitis lin en sian metiejon por instrui skulpturon.

Tie Giovanni spertiĝis praktike kaj en Rusia Akademio de Belartoj samtempe li studis skulptarton ĉe plej famaj profesoroj. Pro liaj brilaj sukcesoj Trisconini en 1818 komisiis al li estri la moskvan filion de sia fabriko.

Tiama Moskvo tre bezonis renovigon, ĉar ĝi estis multe detruita dum la franca invado en 1812. Vitali kune kun siaj asistantoj dekoraciis kelkajn grandajn konstruaĵojn en la urbo. Ankaŭ li mem kreis rimarkindajn skulptaĵojn, pro kiuj lin oni en 1838 atestis kiel libera artisto kaj en 1840 li iĝis akademiano.

En 1841 Vitali revenis al Sankt Peterburgo, kie li plu laboris kaj instruis skulpturon en Rusia Akademio de Belartoj. Plej grava lia laborkampo estis Katedralo Sankta Isaako de Sankt Peterburgo, kiun konstruis Auguste de Montferrand. Dum dekkvar jaroj li kreis pli ol tricent statuojn kaj reliefojn, dekoraciis du frontonojn kaj la ĉefan kupolon, ornamis duklapajn pordojn per mitologiaj figuroj ktp.

Malfacila laboro en tre malfavoraj kondiĉoj negative influis sanon de la artisto. Ivan Vitali mortis la 17-an de julio 1855 en Sankt Peterburgo. Lin oni sepultis en Aleksander Nevskij Laŭro. La tombon ornamis bela skulptaĵo el la blanka itala marmoro, kiun faris lia studento Antonio Foletti.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]