Ivan Anišić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ivan ANIŠIĆ (naskiĝis en Osijek en la jaro 1906, mortis en 1943) estis kroata lignaĵisto kaj esperantisto.

Kiel metilernanto li partoprenis en la laboro de sindikatoj. Esperanton li konsideris grava helpilo en sia agado. Vizitis kurson de Esperanto kiun gvidis Lavoslav Kraus. Li estis sekretario de la komunista partio en la distrikto de Osijek. Kiel informserva oficiro de la 18-a slavonia brigado en la dua mondmilito, pafmortigita en 1943 ĉe Peratovica proksime de Grubišno Polje.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Josip Pleadin: Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj.