Ivana Trump
Ivana Trump | |
---|---|
![]() Ivana Trump en 2007 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Ivana Marie Zelníčková |
Naskiĝo | 20-an de februaro 1949 (73-jara) en Zlín |
Lingvoj | ĉeĥa • rusa • usona angla |
Ŝtataneco | Respubliko Ĉeĥoslovakio (1948–60) • Ĉeĥoslovaka socialisma respubliko • Aŭstrio • Usono |
Alma mater | Universitato de Karolo |
Familio | |
Patro | Miloš Zelníček |
Edz(in)o | Donald Trump • Rossano Rubicondi |
Infanoj | Donald Trump Jr. • Ivanka Trump • Eric Trump |
Okupo | |
Okupo | modelo • entreprenisto • skier • aŭtoro • romanisto • verkisto • aŭtobiografo • dezajnisto • alpa skianto |
TTT | |
Retejo | http://www.ivanatrump.com/ |
Ivana Marie TRUMP (naskita Ivana Marie Zelníčková la 20-an de februaro 1949) estas ĉeĥe naskita uson-enmigrinta manekeno kaj verkisto. Ŝi estas konata ĉefe kiel la unua edzino (1977–1992) de sia dua edzo, Donald Trump kaj la patrino de tri el liaj kvin idoj (Donald la juna, Ivanka, kaj Eric). Ŝia unua edzo estis Alfred Winklmayr (1971–1973 aŭ 1976), kaj post Trump (kies familian nomon ŝi plu tenas) sekvis Riccardo Mazzucchelli (1995–1997) kaj Rossano Rubicondi (2008–2009).
Ŝi naskiĝis en la moravia urbo Zlín. Ŝi ricevis universitatan gradon (magistran) pri Korpa trejnado de la praga Universitato de Karolo. Ŝi forlasis Ĉeĥoslovakion kaj transloĝiĝis al Montrealo, kaj poste migris al Novjorko por reklami la montrealan Olimpikon. Tie ŝi ekkonis kaj edzigis s-ron Trump.
Ŝi verkis plurajn romanojn kaj aliajn librojn.
Fonto[redakti | redakti fonton]
Bazita sur la angla artikolo.