Iván Abonyi
Aspekto
Iván Abonyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de marto 1931 en Budapeŝto |
Morto | 4-an de aŭgusto 2022 (91-jaraĝa) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1955) |
Okupo | |
Okupo | fizikisto historiisto de scienco fizikinstruisto universitata instruisto lernolibroverkisto |
Iván Abonyi [abonji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Abonyi Iván estis hungara fizikisto, altlerneja instruisto.
Iván Abonyi[1][2] naskiĝis la 3-an de marto 1931 en Budapeŝto, li mortis la 4-an de aŭgusto 2022.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Iván Abonyi akiris fizikistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1955, dum li estis aspiranto ĉe György Marx (1954–1957). Li laboris en la universitata instituto ekde 1957, en 1961 li estis altigita docento. Inter 1983 kaj 1986 li instruis ankaŭ en Teknikuniversitato de Miskolc. Intertempe li kandidatiĝis en 1962 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li pensiuliĝis en 1996, sed li helpis la universitatan laboron ĝis 2017. Li ricevis premiojn inter 1981-2009.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A relativisztikus kinetikus gázelmélet egyes problémái. (disertaĵo, 1962)
- A negyedik halmazállapot. Bevezető a plazmafizikába. (premiita verko, 1971)
- Fizikai kézkönyv műszakiaknak. (manlibro, kunaŭtoro, 1980)
- A kozmikus dinamótól a reaktorok hűtéséig. Einstein és Szilárd hűtőgépötletének sokoldalú alkalmazásai. (1997)
- Szilárd Leó. (monografieto, 2000)
- Kiemelkedő fejezetek a XX. század fizikájából. (2009)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM39477 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://mta.hu/koztestuleti_tagok?PersonId=12522 akademia paĝo