Izoritmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tenorvoĉo el la Messe de Nostre Dame de Guillaume de Machaut. Kvartakta, neŝanĝita ritma modelo (taleo) subdividas la origine liberritman gregorian ĉanton sendepende de ties kadencoj.

Izoritmo (greke ἴσος „egala“ kaj ῥυθμός„tempomezuro“, pli malpli „egala ritma strukturo“), ankaŭ izoritmiko, estas formprincipo de la moteto dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj. La terminoj ne devenas de tiu tempo, sed modernaj nomoj inventitaj de la muziksciencisto Friedrich Ludwig. En pli vasta senco oni uzas la terminon por plurvoĉaj, homofonaj komponaĵoj, en kiuj ĉiuj voĉoj samtempe muzikas samritme, sendepende de ke la la unuopaj voĉoj pasas paralele aŭ kontraŭmove.

Je la izoritma moteto ritma strukturo ripetiĝas de fazo al fazo, je kiu la tonaltoj kutime ŝanĝiĝas. La sinripeta ritma modelo nomiĝas taleo (de Franca lingvo taille „talio“, „fazo“); normale ĝi korespondas kun la strofa formo de la teksto. Ĉi tiun modelon oni ne ĉiam daŭrigis en ĉiuj voĉoj; ĝi aperas precipe en la firmkantaj voĉoj, do en la tenoro kaj kontratenoro. La koresponda melodia alineo estas la koloro (lat. color). Precipe en la izoritma moteto de la 14-a kaj 15-a jarcentoj, kulmino kaj florepoko de la ars nova, oni uzis taleojn kaj kolorojn ne kongrue, male oni translokis la melodiajn kaj ritmajn fazojn unu kontraŭ la alian, tiel ke ili interferis. Je plurpartaj motetoj en la finalaj partoj ofte aperas diminuadoj kaj mezurŝanĝoj en la supra voĉo.

La komenco de la izoritmo vidiĝas en la verkaro de Philippe de Vitry. La majstro de la izoritma moteto estis Guillaume de Machaut. Krome izoritmaj strukturoj troviĝas ankaŭ en multaj meskomponaĵoj tiutempaj. Antaŭulo de la izoritmiko, kiu ripetas la taleojn nur en la tenorvoĉo, estas la izoperiodiko de la moteto en la Ars antiqua. La aliaj voĉoj tenas la samajn ritmajn periodojn kiel la tenoro.

En la 20-a jarcento Anton Webern, Igor Strawinsky, Olivier Messiaen, John Cage kaj Witold Lutosławski aplikis denove la izoritmikon por kelkaj komponaĵoj. Ankaŭ la barata muziko konas izoritmajn modelojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Friedrich Ludwig: Die mehrstimmige Musik des 14. Jahrhunderts. In: Sammelbände der Internationalen Musikgesellschaft Bd. 4 (1902/03), S. 16–69
  • Jon Michael Allsen: Style and intertextuality in the isorhythmic motet 1400–1440. (Dissertation) Madison: University of Wisconsin Press 1992
  • Laurenz Lütteken: Guillaume Dufay und die isorhythmische Motette. Gattungstradition und Werkcharakter an der Schwelle zur Neuzeit. (Dissertation) Hamburg/Eisenach: Wagner 1993 ISBN 3-88979-062-3
  • Meyers Handbuch der Musik. Bibliographisches Institut Mannheim / Zürich 1966

Vidu ankaŭ: Franca Ars Nova

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]