János Aczél
| János Aczél | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 26-an de decembro 1924 en Budapeŝto |
| Morto | 1-an de januaro 2020 (95-jaraĝa) en Waterloo |
| Lingvoj | angla • hungara • germana |
| Ŝtataneco | Hungario Kanado |
| Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1947) |
| Okupo | |
| Okupo | matematikisto universitata instruisto |
János ACZÉL [jAnoŝ acEl] (laŭ la hungara skribmaniero Aczél János; naskiĝis la 26-an de decembro 1924 en Budapeŝto, mortis la 1-a de januaro 2020) estis hungara matematikisto, profesoro, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Aczél doktoriĝis en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1947. Pli frue en 1946 li edziĝis baldaŭe havanta 2 filinojn. Li komencis sian matematikan karieron en Universitato de Szeged, poste en Miskolc. Inter 1952-1965 li havis postenon en Universitato de Debrecen, poste li iris al Kanado. Ankaŭ tie li instruis en universitato ĝis la pensiuliĝo. Li ricevis 3 premiojn inter 1961-1988.
Li apartenas al la granda kvinopo de hungaraj matematikistoj, kiuj finis la lernadon en 1947 kun Ákos Császár, László Fuchs, János Horváth (matematikisto) kaj István Sándor Gaál.
Liaj ĉefaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Funktionalgleichungen der Theorie der geometrischen Objekte 1960
- Lectures on Functional Equations and their Applications 1966
- On Applications and Theory of Functional Equations, On Measures of Information and their Characterizations 1975
- Functional Equations in Several Variables with Applications to Mathematics, Information Theory and to the Natural and Social Sciences 1989

