Saltu al enhavo

János Bálint (flutisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Bálint (flutisto)
Persona informo
Naskiĝo 18-an de junio 1961 (1961-06-18) (63-jaraĝa)
en Hódmezővásárhely
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt (1979–1984) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo flutisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

János Bálint [jAnoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Bálint János Barnabás, estas hungara flutisto, altlerneja instruisto.

János Bálint[1] naskiĝis la  18-an de junio 1961(nun 1961-06-18) en Hódmezővásárhely.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

János Bálint komencis pianadi kaj flutadi en sia naskiĝurbo, poste li maturiĝis en muzika mezlernejo en Szeged en 1979, pli poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1984. Lia ĉefinstruisto estis Lóránt Kovács. Inter 1980-1991 li estis flutisto de simfonia orkestro de Hungara Radio, dum 1987–1992 li instruis en Romo en akademio Respighi. Li ankaŭ instruis en Altlernejo Ferenc Liszt (2009–2012), krome li estis docento de konservatorio en Szeged (1990–2002), eĉ eksterlande en muzikakademioj de Rovigo (1994–2001) kaj de Imola 2001–2006. Krom la instruado li ofte koncertis. Li ricevis premiojn inter 1984-2008.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]