János Boráros

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Boráros [jAnoŝ borAroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Boráros János estis hungara politikisto, juĝisto, vicurbestro.

János Boráros
Memortabulo pri János Boráros

János Boráros [1] Arkivigite je 2015-04-19 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 4-an de januaro 1756 en Pest (urbo). Li mortis la 15-an de oktobro 1834 en urbo Pest.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Prauloj de János Boráros estis grekaj komercistoj vivantaj en Hungara reĝlando. En 1785 li ricevis postenon en administrado de Pest. Inter 1790 kaj 1807 li estis ĉefjuĝisto, krome inter 1803-1807 kaj 1827-1829 li estis vicurbestro. Li estis ankaŭ deputito de Pest en la parlamentaj kunsidoj. Dum la milito kontraŭ Napoleono li estris taĉmenton. Li multe strebis por evoluo de Pest, en 1804 li kreis grandan parkon apud Pest.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • placo en Budapeŝto portas la nomon Boráros ekde 1875, kie oni metis ankaŭ memortabulon kun la teksto: Placo Boráros - Tiu ĉi placo portas la nomon pri urba ĉefjuĝisto János Boráros, kiu dum preskaŭ duonjarcento ekde 1785 ĝis sia morto en 1834 estis entuziasma kaj meritplena laboranto por urba evoluo de urbo Pest

Fontoj[redakti | redakti fonton]