János Csirik
Aspekto
János Csirik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de aprilo 1946 (78-jaraĝa) en Ambrózfalva |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged (–1969) |
Familio | |
Infano | Janos A. Csirik (en) |
Okupo | |
Okupo | matematikisto universitata instruisto |
TTT | |
Retejo | http://www.inf.u-szeged.hu/tanszekek/szamitogepesalgoritmusokesmi/starthu.xml https://www.inf.u-szeged.hu/~csirik/ |
János Csirik [jAnoŝ ĉirik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csirik János estas hungara matematikisto, profesoro.
János Csirik [1] naskiĝis la 14-an de aprilo 1946 en Ambrózfalva.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Csirik akiris diplomon en Scienca Universitato József Attila en 1969. Li estis talenta studento de László Kalmár (matematikisto). Post siaj studoj li ricevis taskojn en la universitato. En 1973 li doktoriĝis, post 4 jaroj li kandidatiĝis, en 1990 li doktoriĝis (DSc). Li studvojaĝis helpe de stipendioj en Vieno en 1974, en Erlangen en 1980-81 1983). Li esploris eksterlande en Berno (1987), Roterdamo (1989-90). En 1991 li estis nomumita katedrestro, inter 1992 kaj 1994 li estis rektoro, en 2005 dekano. Li ricevis 5 premiojn inter 1981-2009.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- SEGAMS kézikönyv (1977) - kunlaboranto; ankaŭ angle, germane, ruse
- Újságnyelvi gyakorisági szótár (1986)
- Parametric string edit distance and its application to pattern recognition (1995)
- Automatic extraction of semantic content from medical discharge records (2006) - kunlaboranto
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- universitata paĝo
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2016-05-09 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto