Saltu al enhavo

János Demetrovics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Demetrovics
Persona informo
Naskiĝo 27-an de septembro 1946 (1946-09-27) (78-jaraĝa)
en Püspökladány
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komputosciencisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.sztaki.hu/munkatars/008000563/
vdr

János Demetrovics [jAnoŝ demetroviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Demetrovics János estas hungara matematikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1995). Lia filo estis Zsolt Demetrovics.

János Demetrovics [1] naskiĝis la 27-an de septembro 1946 en Püspökladány.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

János Demetrovics frekventis universitaton en Moskvo inter 1965-1970. Hejmenveninta li edziĝis (baldaŭe havanta 3 gefilojn) kaj li eklaboris en filio de MTA, baldaŭe li instruis en universitatoj ELTE kaj de Debrecen, fine en altlernejo de Gyöngyös. En 1981 li doktoriĝis. Li partoprenis en redaktado de fakrevuoj Acta Cybernetica, Computers and Artificial Intelligence, Alkalmazott Matematikai Lapok. Li okupiĝas ĉefe pri kombinatoriko, diskreta matematiko kaj informa teknologio. Li ricevis premiojn inter 1973-2010.

Verkaro (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Introduction to Computer Science (1985)
  • Dependency Types (1991)
  • Kombinatorikai vizsgálatok a relációs adatmodellben (2000)
  • Adatbázis-szerkezetek (2005)