Zsolt Demetrovics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsolt Demetrovics
Zsolt Demetrovics
Zsolt Demetrovics
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1971 (1971-11-14) (52-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo psikologo • addictologist
vdr

Zsolt Demetrovics [ĵolt demetroviĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Demetrovics Zsolt estas hungara psikologo, adiktologo, altlerneja instruisto, koresponda membro de la Hungara Scienca Akademio (2022). Lia patro estis János Demetrovics.

Zsolt Demetrovics[1] naskiĝis la  14-an de novembro 1971(nun 1971-11-14) en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsolt Demetrovics maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1990. Li akiris psikologian kaj kulturantropologian diplomojn en gradoj MSc en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1998, dum inter 1995-1999 li esploris en instituto. En 1999 li malfermis privatan psikologian kuracejon, kie li laboris ĝis 2005, krome li laboris en alia instituto inter 2001-2010. Li ankaŭ estis asistanto en Universitato Loránd Eötvös (2001-2006), poste lektoro (2006-2010), pli poste docento, dum li doktoriĝis (Ph.D.) en la universitato en 2006, lia habilitiĝo okazis en 2010. Li doktoriĝis (DSc) en 2014 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li estis levita katedrestro en 2006 kaj institutestro en 2011. Lia edzino naskis 4 gefilojn inter 2002-2013. Li ricevis premiojn inter 2001-2023, stipendiojn inter 2008-2011 kaj 2012-2015.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Drog, család, személyiség. Különböző típusú drogok használatának személyiségpszichológiai és családi háttere. (2007)
  • Droghasználat Magyarország táncos szórakozóhelyein. (2001)
  • Drogproblémák kezelésével foglalkozó budapesti intézmények helyzetének és nyújtott szolgáltatásainak felmérése. (kunaŭtoro, 1997)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]