János Fekete (ĉambelano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Fekete
Persona informo
Naskiĝo 10-an de novembro 1741 (1741-11-10)
en Csabrendek
Morto 21-an de julio 1803 (1803-07-21) (61-jaraĝa)
en Fót
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Patro György Fekete vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Grafo János Fekete [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fekete János estis hungara ĉambelano, poeto, tradukisto, oficiro, politikisto. Lia grafa nobela antaŭnomo estis galántai, lia patro estis György Fekete (reĝa juĝisto).

János Fekete [1] naskiĝis la 10-an de novembro 1741 en Csabrendek. Li mortis la 21-an de julio 1803 en Fót.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Fekete komence li lernis hejme, poste en 1754 li frekventis akademion en Vieno. Post lernado li ofte vizitis la kortumon. En 1765 li edziĝis baldaŭe havanta filon. Tiutempe lia leteramiko estis Voltaire, al kiu li sendis ne nur poemojn Mes Rapsodies, sed ankaŭ vinojn el Tokaj. Voltaire respondis, ke la vino estis pli bona. Li korespondadis ankaŭ kun ĉiuj tiutempaj literaturistoj. Li estis ankaŭ oficiro kaj kiel politikisto, li partoprenis en la parlamentaj kunsidoj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Mes rapsodies ou recueil de differens essais de vers et de prose du comte de **** (1781)
  • À sa Majesté Leopold II. à l'occasion de son couronnement à Presbourg en Hongrie (1790)
  • À son Altesse Imperiale Madame ľArchiduchesse Alexandra Pavlovna ľassemblage des peuples, qui habitent ľHongrie (1800)
  • restis en manuskripto trivoluma poemlibro
  • tradukaĵoj de Ovidio kaj Voltaire

Fontoj[redakti | redakti fonton]