János Fröhlich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
János Fröhlich
Personaj informoj
Naskonomo Fröhlich János
Naskiĝo la 2-an de aprilo 1873(nun 1873-04-02)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 29-an de aŭgusto 1926
en Hungario Budapeŝto
Profesio ĵurnalisto
v  d  r
Information icon.svg

János Fröhlich [jAnoŝ frohliĥ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Fröhlich János estis hungara ĵurnalisto, verkisto, produktoro.

János Fröhlich [1] naskiĝis la 2-an de aprilo 1873 en Budapeŝto, li mortis la 29-an de aŭgusto 1926 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Fröhlich frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Ekde 1892 li estis ĵurnalisto, estis li la unua, kiu verkis hungare historiojn pri krimuloj. Li edziĝis en 1899. En 1904 li daŭris tiun laboron en alia gazeto, fine en 1908 li fondis propran detektivan gazeton. Ekde 1912 li okupiĝis ankaŭ pri filmoj, en la sekva jaro li kun Aladár Fodor fondis filman entreprenon, kiu estis la unua hungarlingva kinoĵurnalo. Lia entrepreno furoris pro okazintaĵoj de la 1-a mondmilito, eĉ tio havis monopolon. Post la militego la monopolo ĉesis, tial Fröhlich faris ankaŭ aliajn filmojn. Li verkis ankaŭ detektivajn romanojn.

Elektitaj filmaj produktaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Tüzet kérek! (1912) (ankaŭ scenaristo kaj aktoro)
  • Fikszírozzák a feleségem (1914)
  • Szépségverseny Siófokon (1917, dokumenta filmo)
  • Árvák imája (1922)

Elektitaj filmaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Belgrád bevétele (1914) (ankaŭ produktoro)
  • Árvák imája (1922) (ankaŭ produktoro)

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • A Hárshegy szelleme: megtörtént bűnügyek (1894)
  • Budapesti detektív-dekameron (1910)
  • A négylaki ember (1923)

El liaj gazetoj[redakti | redakti fonton]

  • A házfelügyelő (1899)
  • Detektív-krónika (1908-10)
  • Rokkant újság (1917)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.