János György Schmidt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János György Schmidt
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aprilo 1765 (1765-04-05)
en Peŝto
Morto 24-an de novembro 1848 (1848-11-24) (83-jaraĝa)
en Peŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo matematikisto • akademiulo
vdr

János György Schmidt [jAnoŝ djordj ŝmit], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schmidt János György estis hungara matematikisto, monaĥo, profesoro.

János György Schmidt [1] naskiĝis la 5-an de aprilo 1765 en Peŝto. Li mortis la 24-an de novembro 1848 en Peŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János György Schmidt frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo. Li aliĝis al la piaristoj en 1781 kaj li lernis plu en piarista kolegio en Trencsény. Komence li instruis en Vác kaj Nagykanizsa, poste li plulernis en Reĝa Universitato de Pest inter 1788 kaj 1790, poste li estis edukisto en familio de Károly Eszterházy. En 1792 li ekinstruis en la menciita universitato kaj ankaŭ en inĝeniera lernejo-instituto. En 1795 li doktoriĝis. Li estis inter 1800 kaj 1837 publika ordinara profesoro de la universitato, same en la inĝeniera instituto. Li estis dekano en la studjaroj 1803 kaj 1829, rektoro en 1818 [2]. Li instruis tiujn studentojn, kiuj post jaroj okupiĝis pri trafikaj eblecoj de Hungarlando (vojoj, trajnoj, akvovojoj).

Restinta kontribuaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Teatamen publicum ex prelectionibus geometricis utriusque semestris (1801)

Fontoj[redakti | redakti fonton]