János Horváth (kuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Horváth
Persona informo
Naskiĝo 31-an de oktobro 1818 (1818-10-31)
en Kecskemét
Morto 1-an de majo 1887 (1887-05-01) (68-jaraĝa)
en Kecskemét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infanoj Ádám Horváth • János Horváth
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

János Horváth ([jAnoŝ horvAt]; naskiĝis la novembron 1818, en Kecskemét, mortis la 1-an de majo 1887, en Kecskemét) estis hungara kuracisto.[1] Lia filo estis Ádám Horváth (juristo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Horváth frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1844. Post siaj studoj li longe studvojaĝis al Vieno, Parizo, Bruselo, Dresdeno. Hejmenveninta li kuracadis en sia naskiĝurbo 4 jardekojn. Lia kuracejo ĉiutage estis malferma senpage ankaŭ por la malriĉuloj. Li apogis ankaŭ la kalvinanan altlernejon, li estis unu el la fondintoj de la loka ŝparkaso. Inter 1880 kaj 1885 li redaktis la lokan gazeton.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Orvosi értekezés az öröklött kórokról (Medicina studo pri la heredita malsano), (1844)

Referencoj[redakti | redakti fonton]