János Kajdi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Kajdi
János Kajdi en 1966
János Kajdi en 1966
Persona informo
Naskiĝo 30-an de decembro 1939 (1939-12-30)
en Szombathely
Morto 10-an de aprilo 1992 (1992-04-10) (52-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo trafikakcidento
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo boksisto
vdr

János Kajdi [jAnoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kajdi János estis hungara boksisto, trifoja olimpiano, trejnisto.

János Kajdi[1] naskiĝis la 30-an de decembro 1939 en Szombathely, li mortis la 10-an de aprilo 1992 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Kajdi akiris trejnistan licencon en instituto en 1966. Li edziĝis post 2 jaroj. En 1992 li mortis pro aŭtoakcidento.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

János Kajdi ekde 1950 estis boksisto en pluraj provincaj urboj, ekde 1960 en ĉefurba sportklubo. Li estis hungara ĉampiono naŭfoje, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1961-1972 60-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1964, Hungario en la Somera Olimpiko 1968 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1972 kun arĝenta medalo, krome en eŭropaj ĉampionumoj li estis la unua en 1963 kaj 1971. Resume li havis 580 matĉojn kun 568 venkoj, 10 malvenkoj kaj 2 sendecidojn. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1972. Inter 1975-1983 li estis trejnisto, poste entreprenisto en la konstruteknika industrio.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Szombathely (2017)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]