János Reisinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Reisinger
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1784 (1784-05-24)
en Győr
Morto 12-an de februaro 1852 (1852-02-12) (67-jaraĝa)
en Peŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo biologokuracisto
vdr

János Reisinger [jAnoŝ rejzinger], laŭ hungarlingve kutima nomordo Reisinger János estis hungara kuracisto, biologo, profesoro.

János Reisinger [1] naskiĝis la 24-an de majo 1784 en Győr. Li mortis la 12-an de februaro 1852 en Peŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Reisinger akiris kuracistan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1806, kirurgian diplomon en la sekva jaro. Kelkajn monatojn li kuracadis en Szeged, poste li reiris al Pest por instrui en la menciita universitato. En 1809 li estis armea kuracisto en la kontraŭnapoleona milito, sed poste li daŭris la instruadon. Inter 1813 kaj 1815 li estis dekano, en 1825 rektoro. En 1848 li pensiuliĝis, pli frue en 1840 li ricevis la titolon reĝa konsilisto. Li okupiĝis pri botaniko, mineralogio kaj protektado de bestoj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Enchiridion anorganosiae (1820)
  • Speciemen ichthyologiae-sistens pisces aquarum dulcium Hungariae (1830)
  • A nemek különbsége és elsősége természet-, boncz- és élettani tekintetben (1845)
  • Állattan a gerinczésekről (1848)

Fontoj[redakti | redakti fonton]