János Schnell

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Schnell [jAnoŝ ŝnel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schnell János estis hungara kuracisto, neŭrologo, pedagogo pri handikapitoj, profesoro.

János Schnell [1] naskiĝis la 7-an de marto 1893 en Magyarszék. Li mortis la 2-an de januaro 1973 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Schnell akiris instruistan diplomon en 1911, pedagogian diplomon pri handikapitoj en 1915, kuracistan diplomon en 1922, neŭrologian fakdiplomon en 1924 en Universitato de Budapeŝto. En 1911 li komencis instrui en bazlernejoj de Palotabozsok kaj Sióagárd, ekde 1915 li instruis jam surdulojn kaj blindulojn ĉefe en Budapeŝto. Post la neŭrologia fakdiplomo li laboris ĉe Pál Ranschburg en psikologia pedagogia laboratorio, kiun li gvidis inter 1926 kaj 1947, krome li instruis en pedagogia altlernejo. Pro la komenciĝinta socialismo li ne rajtis gvidi plu la laboratorion, tamen li restis tie kiel simpla pedagogo. En 1951 li trudemeritiĝis, tamen li laboris en lernejo kiel neŭrologo. En 1958 li establis neŭrologian instituton pri infanoj. Li plene emeritiĝis en 1969.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A felfogótípus és a számolási képesség kölcsönös kapcsolata a gyengeelméjűeknél (1923)
  • Vergleichende Untersuchungen der Lesefertigkeit der Normalen, Blinden, Taubstummen und Debilen (1927)
  • A gyermekkor pszichopatológiája (1934)
  • Menthalhygiene (1959)
  • Az évszázad betegsége: a neurózis (1965)

Fontoj[redakti | redakti fonton]