Pál Ranschburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Pál Ranschburg [ranŝburg], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Ranschburg Pál estis hungara kuracisto, infankuracisto, psikologo, psikiatro, framasono [1].

Pál Ranschburg [2] naskiĝis la 3-an de januaro 1970 en Győr. Li mortis la 12-an de januaro 1945 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Ranschburg devenis el juda familio. Li frekventis benediktanan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris kuracistan diplomon en Reĝa Hungara Scienca Universitato en Budapeŝto en 1896. Li iom plulernis en Lejpcigo. Post siaj studoj li laboris en la psikiatria kliniko, tiutempe li aliĝis al la framasonoj. Ekde 1906 li instruis en la menciita universitato, en 1918 li ricevis la instruan rangon titulara eksterordinara profesoro. En 1916 li estis nomumita ĉefkuracisto en kliniko pri nervozaj malsanoj, en 1924 li iĝis ankaŭ reĝa ĉefkonsilisto. En 1928 li fondis Hungaran Psikologian Societon. Li okupiĝis ĉefe pri infanoj, pri ties psikologiaj malsanoj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A gyermeki elme fejlődése és működése… (1905)
  • A gyermek emlékezete. A gyermek (1908)
  • Az emberi elme. I-II. (1923)
  • Az agykérgi siketnémaság és a siketnémák hallásos beszédfejlesztése (1937)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memormedalo „Ranschburg Pál” fondita en 1970

Fontoj[redakti | redakti fonton]