Saltu al enhavo

János Severini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Severini
Persona informo
Naskiĝo 23-an de julio 1716 (1716-07-23)
en Dolná Strehová
Morto 8-an de majo 1789 (1789-05-08) (72-jaraĝa)
en Banská Štiavnica
Lingvoj slovakahungaragermanalatina
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo universitata instruisto
filozofo
verkisto
natursciencisto
historiisto
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

János Severini [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Severini János, slovake Ján Severini estis hungaria slovaka instruisto.

János Severini [1] Arkivigite je 2016-09-27 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 23-an de julio 1716 en Hungara reĝlando en Alsósztregova (nuntempa Dolná Strehová en Slovakio), li mortis la 8-an de majo 1789 en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

János Severini frekventis mezlernejojn en Besztercebánya, Sopron, Pozsony, poste li studis en Tübingen, Göttingen, Halle, Lepsiko. Ekde 1755 ĝis sia morto li estis liceestro en Selmecbánya. Li multe strebis por alta edukado de la liceo. Li verkis diversajn lernolibrojn latinlingve, sed la difinitaj nomoj estis ankaŭ en germane, hungare, slovake.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Commentatio historica de veteribus incolis Hungariae Cis-Danubianae… (Sopronii, 1767)
  • Fundamenta historiae civilis… (1773)
  • Tentamen zoologiae Hungaricae, seu historiae animalium, quorum magnam partem alit Hungaria (1779)
  • Philosophia rationalis, seu logica… (1789)