János Szabó (arkitekto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Szabó
Persona informo
Naskiĝo 27-an de novembro 1920 (1920-11-27)
en Budapeŝto
Morto 15-an de marto 2012 (2012-03-15) (91-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj germanaanglahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo konstruinĝeniero • universitata instruisto
vdr
János Szabó

János Szabó [jAnoŝ sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó János estis hungara arkitekto, profesoro, ordinara membro de Hungara Scienca Akademio (1979).

János Szabó [1] naskiĝis la 27-an de novembro 1920 en Budapeŝto. Li mortis la 15-an de marto 2012 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Szabó frekventis teknikan universitaton en Budapeŝto ricevinta diplomon en 1942. Li akiris postenon en laborejo de Pál Sávoly. En la sekva jaro li soldatiĝis, poste li estis militkaptito. Li povis hejmenveni el Sovetunio nur en 1947. Li laboris parte en instituto, parte en la ministerio, krome li instruis en universitato. En 1961 li estis nomita subministro pri konstruo. En 1964 li doktoriĝis antaŭ la akademio, en la sekva jaro li profesoriĝis. Li pensiuliĝis en 1983. Li okupiĝis precipe pri strukturoj de la portiloj. Li ricevis premiojn en 1985 kaj 2000.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Közlekedési építőipari matematikai példatár (1955)
  • Statika I–II. (1964, 1967)
  • Anwendung der Matrizenrechnung auf Stabwerke (1978)
  • Építésiparosítás – rendszerszemlélet (1980)
  • Rigidity of the Truss Model of Membrane Shells (1992)
  • On the Exact Equation of Inextensional, Kinematically Indeterminate Assemblies (2000)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kremaciejo de Erfurto

Fontoj[redakti | redakti fonton]