Saltu al enhavo

János Szekernyés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Szekernyés
Persona informo
Naskiĝo 27-an de septembro 1941 (1941-09-27) (82-jaraĝa)
en Chinteni
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitatea Babeș-Bolyai (–1964) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Irén Kurkó Szekernyés Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ĵurnalisto
hejmlanda esploristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

SZEKERNYÉS János [sekernje:ŝ] estas rumania hungara ĵurnalisto, lokhistoriisto, artkritikisto. Li naskiĝis en Chinteni la 27-an de septembro 1941. Li estas la edzo de ĵurnalistino Irén Kurkó Szekernyés. Li loĝas en Temeŝvaro.

János Szekernyés akiris diplomon pri hungara lingvo kaj literaturo en UBB de Kluĵo (1964). Li estis kunlaboranto de gazetoj Szabad Szó (1965–68) Előre (1968–74), A Hét (1974–91), Erdélyi Tudósító (1991–92. En 1992–93 li estis literatura sekretario, komisiita direktoro de teatro Csiky Gergely Állami Magyar Színház, poste ĝis 2004 kunlaboranto-ĵurnalisto de presartrusto Agenda de Temeŝvaro. Li aperigis de 1883 ĝis 2008 pli ol dek librojn.