János Urányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Urányi
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1924 (1924-06-24)
en Balatonboglár
Morto 23-an de majo 1964 (1964-05-23) (39-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Csepel Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kajakisto
vdr

János Urányi [jAnos urAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Urányi János estis hungara kajakisto, trifoja olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono, glisilisto. Lia familia nomvarianto estis Uhrich.

Sporthalo pri János Urányi en Balatonboglár

János Urányi[1] naskiĝis la 24-an de junio 1924 en Balatonboglár, li mortis la 23-an de majo 1964 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Urányi estis metilernejano, kiam li komencis kajakadi sur la Danubo, sed li havis sukcesojn ankaŭ kiel glisilisto. Li estis hungara kajakĉampiono 25-foje, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1948-1959. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1948, Hungario en la Somera Olimpiko 1952 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1956 kun sola ora medalo, krome en mondĉampionumo li estis la unua en 1958 ambaŭ duope en distanco 1000 m. Lia sportkunulo en kajako estis ekzemple László Fábián (kajakisto). Li finis sian aktivan sportan karieron en 1961, poste li partoprenis en fabrikado de sportaj kajakoj. Li frue mortis pri nesanigebla malsano.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • Sporthalo en Balatonboglár (vidu la foton!)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]