János Varga (bestokuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Varga [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Varga János estas hungara bestokuracisto, fakulo pri epidemio, profesoro, membro (korespondanta en 2001, ordinara en 2007) de Hungara Scienca Akademio.

János Varga [1] naskiĝis la 3-an de junio 1941 en Győr.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Varga frekventis bestokuracistan altlernejon en Budapeŝto inter 1959-1964. Post la diplomo li eklaboris en la bestokuracista instituto. En 1967 li revenis al la jam bestokuracista universitato por instrui. En 1976 li akiris PhD. Li profesoriĝis en 1985, en la sekva jaro li estis katedrestro ĝis 1990. Li doktoriĝis en 1994 antaŭ la akademio. Li partoprenas en redaktado de Acta Veterinaria Hungarica. Li okupiĝis precipe pri infektaj malsanoj de la dombestoj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Serogroups of Campylobacter fetus and Campylobacter jejuni Isolated in Cases of Ovine Abortion (1990)
  • A háziállatok fertőző betegségei II. Járványtan (Infektaj malsanoj de la dombestoj 2.), (1999)
  • Nyugat-nílusi láz (2003)

Fontoj[redakti | redakti fonton]