József Öveges

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Öveges
Persona informo
Naskiĝo 10-an de novembro 1895 (1895-11-10)
en Páka
Morto 4-an de septembro 1979 (1979-09-04) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo romkatolika sacerdoto • ordenfrato • gimnazia instruisto • fizikinstruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

József Öveges [jOĵef ovegeŝ], hungare Öveges József Esperante Jozefo Öveges estis hungara fizikisto, instruisto, profesoro, pastro kaj fakverkisto.

József Öveges

József Öveges naskiĝis la 10-an de novembro 1895 en Páka. Li mortis la 4-an de septembro 1979 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Öveges frekventis gimnaziojn en Győr kaj Kecskemét, dume li aliĝis al piaristoj en Vác. Li eminente lernis en universitato en Budapeŝto. En 1919 li komencis instrui en gimnazio en Szeged, poste en Vác. Tiutempe li verkis sian unuan libron. Dum la 2-a mondmilito li instruis en Budapeŝto, baldaŭe en la universitato. En 1955 li emeritiĝis, sed poste ofte faris prelegojn en Hungara Radio kaj Hungara Televizio. Li ricevis premiojn Kossuth en 1948, poste ankaŭ aliajn premiojn.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • multe da lernejoj havantaj la nomon "Öveges József"
  • busto en Tata (Hungario)
  • memorkonkurso "Öveges József"
  • memortabuloj en Tata kaj Páka
  • memorĉambro en Páka kaj en Budapeŝto
  • 67308 Öveges (etsatelito)
  • premio "Öveges József"

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1924: debuta libro pri meteorologio
  • 1935: Összefoglaló kérdések a fizikából (Resumaj demandoj pri fiziko)
  • 1939: Kis Fizika Lernolibro pri fiziko; poste ankaŭ similaj lernolibroj
  • 1952: Az Élő Fizika (La vivanta fiziko), populara libro fizika
  • 1961: A legújabb kor fizikája. Atomfizika (Fiziko de la plej nova erao. Atomfiziko)
  • 1981: Játékos kísérletek az elektronnal (Ludaj eksperimentoj pri la elektrono), bildlibro

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio