József Gábor (ministro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Gábor
Persona informo
Naskiĝo 7-an de junio 1893 (1893-06-07)
en Vác
Morto 1-an de oktobro 1964 (1964-10-01) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio • Socialdemokrata Partio de Hungario • Partio de Hungaraj LaboristojHungara Socialista Laborista Partio • Hungara Komunista Partio vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

József Gábor [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gábor József estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, diplomato.

József Gábor [1] naskiĝis la 7-an de junio 1893 en Vác. Li mortis la 3-an de oktobro 1964 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Gábor frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li lernis metion. En 1910 li aliĝis al la socialdemokratoj. En 1915 li estis militkaptito en Rusa Imperio. En 1918 li aliĝis al la Ruĝa Gvardio. Li batalis en Turkestano, kie li aliĝis ankaŭ al la komunistoj. En 1921 li plulernis por iĝi diplomato. Li ricevis diplomatan postenon en 1924 en Pekino, baldaŭ li ricevis diversajn taskojn. En 1942 li estis propagandisto en militkaptitejoj de Sovetunio. En jarfino de 1944 li hejmenvenis kaj estis elektita provizora parlamentano, eĉ li estis nomumita ministro pri komerco kaj transporto. En la sekva jaro li estis elektita parlamenta deputito. Ekde 1950 li ĉefe estis diplomato. En 1959 li emeritiĝis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.