József Hatvany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Hatvany
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1926 (1926-11-18)
en Budapeŝto
Morto 11-an de julio 1987 (1987-07-11) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Bertalan Hatvany
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

József Hatvany [jOĵef hatvani], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hatvany József estis hungara fizikisto, profesoro. Lia onklo estis Lajos Hatvany.

József Hatvany [1] naskiĝis la 18-an de novembro 1926 en Budapeŝto. Li mortis la 11-an de julio 1987 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Hatvany akiris diplomon en Kembriĝo (Britio). Hejmenveninta en 1947 li estis docento en ĝuste tiam fondita Ekonomika Universitato de Budapeŝto. Inter 1952 kaj 1956 li estis en malliberejo pro falsaj akuzoj, poste li laboris en akademia esplora laborejo. Post jaroj li laboris en laboratorio, ekde 1965 en komputika esplora instituto. Li okupiĝis pri teknologioj de aŭtomataj maŝinoj, robotoj kaj komputiloj. En 1970 li kandidatiĝis. Li ricevis premiojn en 1978 kaj 1984.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Eötvös Loránd (1951)
  • Computer-aided Manufacturing: an International Comparison (1981) - kunaŭtoro

Fontoj[redakti | redakti fonton]