József Károly Dankó
József Karóly Dankó (1829–1895) | |||||
---|---|---|---|---|---|
József Karóly Dankó. 1895
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 26-a de januaro 1829 en Pozsony, nuna Bratislavo, Hungario | ||||
Morto | 16-a de januaro 1895 en Pozsony, Hungario | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | hungara • latina • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Hungara reĝlando vd | ||||
Alma mater | Hungara Scienca Akademio | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pastro vd | ||||
Aktiva dum | 1855–1895 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
József Károly DANKÓ [jOĵef kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dankó József Károly estis hungara episkopo, eklezia verkisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1881).
József Károly Dankó [1] naskiĝis la 26-an de januaro 1829 en Pozono (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 16-an de januaro 1895 en Pozono.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Károly Dankó frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis teologion en Nagyszombat kaj Vieno. Li pastriĝis en 1851. En 1857 li ekinstruis en altlernejo en Vieno, kie li pli frue lernis. En 1868 li iĝis lernejestro en Esztergom. Foje li esploris arthistoriaĵojn kaj ekleziajn artaĵojn en Germanio, Francio, Belgio, Nederlando, Italio. Menciindas lia riĉa kolektaĵo pri artaĵoj, pri tio okazis ekspozicio en 1871. Li ricevis la rangon episkopo en 1890.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Historia revelationis divinae (1867)
- Magyar szertartási régiségek (1871)
- Magyar egyházi bibliográfiai érdekességek (1889)
- A franczia könyvdísz a renaissance-korban (La francaj libroornamaĵoj dum la renesanco) (1886)