József Litkei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
József Litkei
Persona informo
Naskonomo Litkei József
Naskiĝo 14-an de marto 1924 (1924-03-14)
en Jászberény
Morto 24-an de januaro 1988 (1988-01-24) (63-jara)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Memorigilo József Litkei
Familio
Edz(in)o Rózsa Fábián
Okupo
Okupo pentristo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

József Litkei [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Litkei József estis hungara pentristo, grafikisto, altlerneja instruisto.

Memortabulo pri József Litkei

József Litkei [1] naskiĝis la 14-an de marto 1924 en Jászberény, li mortis la 24-an de januaro 1988 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Litkei akiris pedagogian diplomon, poste pentristan diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1951. Liaj plej gravaj instruistoj estis Aurél Bernáth, László Bencze kaj Bertalan Pór. Jam en 1947 li partoprenis en fondo de popola kolegio, tio estis sub influo de la komunistoj. Li studvojaĝis en Sovetunio kaj Italio. Post la diplomo li ekinstruis en la Industriarta Altlernejo de Budapeŝto, kie li restis ĝis la emeritiĝo. Li konatiĝis en 1958 pro ekslibriso, kiu atingis la unuan lokon en konkurso, en 1972 lia reliefo el ledo denove atingis la unuan lokon. Li ricevis ankaŭ ŝtatan premion. En 1979 li aĉetis domon en Kőbánya, kie li establis atelieron. Li havis edzinon.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (1956, 1964)
  • Jászberény (1965)

El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Tanya a Körösnél (1965)
  • Szekeres (1972)
  • Bányató (1974)
  • Csendélet (1976)
  • Táj (1978)
  • A Virágok (1978)
  • Kis liget (1982)

Aliaj artaĵoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Kőbánya (2009)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.