József Pantocsek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Pantocsek
József Pantocsek
József Pantocsek
Persona informo
Naskiĝo la  15-an de oktobro 1846(nun 1846-10-15)
en Hungario Nagyszombat (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 4-an de septembro 1916
en Hungario Tavarnok (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioHungara reĝlando
Okupo
Okupo botanikisto • paleontologo • entomologo
vdr

József Pantocsek [jOĵef pantoĉek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pantocsek József estis hungaria, aŭstrohungara kuracisto, botanikisto, paleobotanikisto, algologo. Lia botanika nomo estis Pant., li estis onklo de Leó Valentin Pantocsek.

József Pantocsek[1] naskiĝis la 15-an de oktobro 1846 en Nagyszombat (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Trnava en Slovakio), li mortis la 4-an de septembro 1916 en Tavarnok (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Tovarníky en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Pantocsek frekventis mezlernejojn en Nitro, Vieno kaj Esztergom, poste li studis en Gotingeno ekde 1869, fine li akiris medicinan diplomon en Universitato de Vieno en 1875. Li laboris jaron en Vieno, poste longe en Tavarnok. Li edziĝis en 1876, baldaŭ filino naskiĝis. Inter 1896 kaj 1914 li estis hospitalestro en Pozsony, poste li pensiuliĝis. Jam dum la studentaj jaroj li okupiĝis ankaŭ pri botaniko. En 1872 li faris botanikan vojaĝon al Bosnio, Montenegro, Dalmatio. Ekde 1880 li specialiĝis pri la algoj, li estis la unua en Hungarlando, kiu fotis ilin per mikroskopo. Li okupiĝis ne nur vivaĵoj, sed ankaŭ fosilioj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Adnotationes ad Floram et Faunam Hercegovinae, Crnagorae et Dalmatiae (1874)
  • Beiträge zur Kenntniss der fossilen Bacillarien Ungarns 1-3 (1886 – 1892)
  • Die Bacillarien als Gesteinsbildner und Altersbestimmer (1894)
  • A balatoni kovamoszatok (1902)
  • A Fertő-tó kovamoszatviránya (1912)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • lia nomo estas rekonebla en algoj: Trinacria pantocsekii, Rubus pantocsekii, Sherardia pantocsekii

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]