József Rády

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Rády
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1884 (1884-09-22)
en Szekszárd
Morto 11-an de oktobro 1957 (1957-10-11) (73-jaraĝa)
en Balatonkenese
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skermanto • soldato
vdr

József Rády [jOĵef rAdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rády József estis hungara skermisto (sabristo, rapitisto, spadisto), olimpiano, olimpika ĉampiono, oficiro. Lia origina familia nomo estis Katzenbach [kacenbaĥ] ĝis 1907.

József Katzenbach[1] naskiĝis la 22-an de septembro 1884 en Szekszárd, li mortis la 11-an de oktobro 1957 en Balatonkenese.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Rády lernis en pluraj lokoj, fine li maturiĝis en Sopron en 1901. Li akiris diplomon en Ludovika Akademio (militista akademio en Hungario) en 1905, pli poste li ankaŭ okupiĝis pri skermo. Ekde 1907 li skermis en sportklubo, sed lia vera sporta kariero komenciĝis depost plena sendependiĝo de Hungario (1920). Li batalis dum la 1-a mondmilito, sed en 1916 li vundiĝis. Inter 1922-1929 li estis hungara ĉampiono 12-foje. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1924 kaj Somera Olimpiko 1928 kun ora kaj arĝenta medaloj. En 1933 li rezignis pri la skermo kaj en 1936 li pensiuliĝis. En 1938 li aĉetis somerumdomon en Balatonkenese, kie li vivis ĝismorte. Li edziĝis dufoje pro vidviĝo, la unua edzino naskis filinon. Li ricevis premiojn en 1928 kaj 1937.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • sporthalo en Balatonkenese

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]