József Révay (filozofo)
József Révay (filozofo) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 20-an de oktobro 1902 en ![]() ![]() |
Morto | la 19-an de aprilo 1945 en ![]() |
Tombo | Tombejo Farkasrét, D-581. fülke ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1932–1936) ![]() |
Familio | |
Frat(in)o | István Révay (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | filozofo sportisto glacihokeisto pentristo ![]() |
Grafo József Révay [jOĵef rEvai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Révay József estis hungara filozofo, altlerneja instruisto, gazonhokeisto, glacihokeisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis szklabinyai [sklabinjai] kaj blatnicai.
József Révay[1][2] naskiĝis la 20-an de oktobro 1902 en Tajna (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Tajná en Slovakio), li mortis la 19-an de aprilo 1945 en Gyömrő.
Biografio[redakti | redakti fonton]
József Révay maturiĝis en Nové Zámky en 1920, poste li estis gazonhokeisto kaj glacihokeisto ĝis 1939. En 1928 li estis vintra olimpiano, krome dufoje li estis hungara ĉampiono en glacihokeo kaj dekfoje li apartenis al la nacia hungara teamo, li estis partoprenanto de Vintra Olimpiko 1928. Somere li estis hungara ĉampiono en gazonhokeo kaj naŭfoje li apartenis al la nacia hungara teamo. Intertempe li akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1936. Post la diplomo li estis asistanto ĝis 1940 en la universitato, poste ĝis sia morto li havis pli altan instruan rangon. Li traktis filozofian etikon, filozofiajn kaj etikajn temojn de sporto. Li malakcepti la metodon de Hegel kaj li pensadis laŭ paradoksoj. En la frua 1945 la komunista polico mortigis lin.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- A sport metafizikája. 1–2. (1931–1932)
- A megismerés antinómiája Kantnál. (disertaĵo, 1936)
- Az erkölcs dialektikája. (1940, 1988)
- Kisnemesek Tajnán. Adatok egy felvidéki falu és egy társadalmi réteg monográfiájához. (1942)
- A munka és a szórakozás lélektana. (1946)
- Mások megértéséről. (elektitaj eseoj, 1999).
Fontoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ https://www.wikidata.org/wiki/Q1253147 wikidata
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM83944;jsessionid=45E2557284C7F16449029B3EAA185DB4 hungarlingva datenaro de muzeo