József Sárkány

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Sárkány
József Sárkány 1887
József Sárkány 1887
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1828 (1828-02-27)
en Dunaegyháza
Morto 6-an de decembro 1903 (1903-12-06) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
vdr

József Sárkány [jOĵef ŝArkAnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sárkány József estis hungara advokato, juĝisto, oficiro (majoro). Lia nobela antaŭnomo estis ilencfalvi.

Memorŝtono pri József Sárkány

József Sárkány[1] naskiĝis la 27-an de februaro 1828 en Dunaegyháza, li mortis la 6-an de decembro 1903 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Sárkány maturiĝis en gimnazio en Aszód, kie li lernis kun Sándor Petőfi. Li akiris juran diplomon en 1847 supozeble en Reĝa Universitato de Pest. Post siaj studoj li estis oficisto en Pest. En la frua 1848 li estis oficejestro de Lajos Kossuth, post monatoj li soldatiĝis kaj li estis armea juĝisto. En la sekvanta jaro li ankaŭ batalis. Lastfoje li batalis en Komárom, tial post fino de la liberecbatalo li havis specialan kompromison kaj li libere povis iri al Germanujo kaj Nederlando. En 1850 li hejmenvenis kaj estis advokato, ekde 1869 juĝisto. En la sekvaj jaroj li havis altajn juĝistajn postenojn. Li pensiuliĝis en 1901. Li ricevis reĝan premion en 1876. Li havis edzinon.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Adalék a vámok történetéhez (1866)
  • Büntetőtörvénykezésünk multja (1876)
  • Esterházy gróf emlékezete (1888)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memorŝtono en Budapeŝto (1873)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]