József Schandl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Schandl
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aprilo 1885 (1885-04-27)
en Bakonybél
Morto 10-an de oktobro 1973 (1973-10-10) (88-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Veterinara Universitato de BudapeŝtoEkonomia Akademio
Okupo
Okupo agronomo • bestokuracisto
vdr

József Schandl [jOĵef ŝandl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schandl József estis hungara agronomo, bestkuracisto, altlerneja instruisto, membro de Hungara Scienca Akademio (korespondanta en 1953, ordinara en 1960).

József Schandl [1] naskiĝis la 27-an de aprilo 1885 en Bakonybél. Li mortis la 10-an de julio 1973 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Schandl maturiĝis en gimnazio en Győr, poste li akiris diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár) en 1906, alian diplomon post 3 jaroj en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto. Li komence estis asistanto en la altlernejo, ekde 1911 en la akademio. Li ankaŭ studvojaĝis al okcidenta Eŭropo por studi la bredadon. Post 2 jaroj li estis nomita katedrestro en akademio en Kolozsvár. Li doktoriĝis en Budapeŝto en 1914, poste li finbatalis la 1-an mondmiliton. Li profesoriĝis en 1918. En 1920 li instruis en Universitato Corvinus de Budapeŝto, baldaŭe en la teknikuniversitato. Post la 2-a mondmilito li tuj estis nomita katedrestro, poste dekano. Li pensiuliĝis en 1948, tamen poste li okupiĝis pri bredado de ŝafoj. Li ricevis premion Kossuth en 1954, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Gyapjúismeret (1924)
  • Általános állattenyésztéstan (Ĝenerala bredado), (1933, 1948)
  • Juhtenyésztés (Ŝafobredado), (1943, 1951, 1955, 1966)
  • Szarvasmarha-tenyésztés (1955, 1962)

Fontoj[redakti | redakti fonton]