József Scherer
József Scherer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de julio 1947 en Kölesd |
Morto | 2-an de majo 2020 (72-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Secondary School of Visual Arts • Arta Universitato Moholy-Nagy • Tokia Universitato de la Artoj |
Okupo | |
Okupo | dezajnisto • universitata instruisto |
József Scherer [jOĵef ŝerer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Scherer József estis hungara fasonisto, altlerneja instruisto, ordinara membro de Hungara Arta Akademio (2012).
József Scherer[1] naskiĝis la 14-an de julio 1947 en Kölesd, li mortis la 2-an de majo 2020 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
József Scherer maturiĝis en industriarta mezlernejo en Budapeŝto en 1965, poste li akiris diplomon en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto en 1970. Liaj plej gravaj instruistoj estis András Dózsa-Farkas, Aladár Németh kaj Pál Gerzson. Post la diplomo li estis privata artisto, li faris precipe ĝustajn aperojn de diversaj firmaoj. Intertempe li plustudis en la altlerneja instituto (1973-1975), inter 1976-1977 en arta universitato en Tokio helpe de stipendio. Ekde 1977 li instruis en la altlernejo (jam altrangigita universitato), ekde 1985 en ties instituto. Inter 1990-2000 li estis institutestro, inter 1996-2000 vicrektoro. En 1997 li akiris sciencan gradon DLA kaj en la sama jaro habilitiĝo okazis. En 2017 li ricevis statuson emerita profesoro. Li ricevis premiojn inter 1977-1997 kaj profesoran stipendion inter 1998-2002. Li havis edzinon, kiu naskis filinon.
Elektitaj individuaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Szekszárd (1985, 2016)
- Budapeŝto (1998, 2000, 2010, 2017)
Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]
- 10 éves az Alapképzés (1993)
- Design Felső Fokon (2004)
- életmű-katalógus (2011)
Elektitaj artikoloj[redakti | redakti fonton]
- Past, present and future of Hungarian design (1995)
- 100 év formatan: forma a természetben, a tervezésben és a művészetben: a formatan oktatásának története a Magyar Iparművészeti Főiskolán (1999)
- 5 év járműtervezés a DaimlerChrysler támogatásával (2008)
- A magyar buszgyártás aranykora (2019)