Pál Gerzson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Gerzson
Persona informo
Naskonomo Gerzson Pál
Naskiĝo 25-an de januaro 1931 (1931-01-25)
en Hird
Morto 27-an de majo 2008 (2008-05-27) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Pál Gerzson
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Pál Gerzson [gerĵon], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gerzson Pál estis hungara pentristo, altlerneja instruisto, fondinta membro de Hungara Arta Akademio (1992).

Memortabulo pri Pál Gerzson

Pál Gerzson [1] naskiĝis la 25-an de januaro 1931 en Hird (nun urboparto de Pécs), li mortis la 27-an de majo 2008 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Gerzson abiturientis en Kőszeg, poste li akiris pentristan diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1953. Liaj plej gravaj instruistoj estis Endre Domanovszky, Gyula Hincz kaj János Kmetty. Li akiris plian diplomon pri geometrio en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1955, la geometrio aperis en liaj pentraĵoj. Post la pentrista diplomo li estis asistanto de Gyula Hincz, inter 1960 kaj 1974 li instruis samloke en la Belarta Altlernejo, inter 1974-1996 en la Industriarta Altlernejo (inter 1986-1990 li estis katedrestro). Ekde la 1960-aj jaroj li studvojaĝis al Eŭropo, Barato, Japanio. En la komenca periodo li pentradis en Artistkolonio (Hódmezővásárhely), ekde 1969 en Szigliget. Li ricevis 6 premiojn inter 1969-2006. Li edziĝis en 1953, la edzino naskis trifoje.

El individuaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

El grupaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj kaj similaj artaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Szigligeti napló (1994, pentraĵo)
  • Kompozíció (1960, fresko en Zugló)
  • Kötélhúzás, Sárkányeregetők (1962, pentraĵo sur granda tabulo en Pécs)
  • Üvegablakok (1983, Baja)
  • Falikép (1984, emajlo, 1984, Budapeŝto)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]