Endre Domanovszky
Aspekto
Endre Domanovszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de januaro 1907 en Budapeŝto |
Morto | 15-an de majo 1974 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34/2-1-25 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (–1931) |
Familio | |
Patro | Sándor Domanovszky |
Frat(in)oj | Ákos Domanovszky (en) kaj György Domanovszky (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Endre DOMANOVSZKY [domamovski], hungare Domanovszky Endre estis hungara pentristo kaj profesoro.
Endre Domanovszky naskiĝis la 23-an de januaro 1907 en Budapeŝto. Li mortis la 15-an de majo 1974 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Endre Domanovszky frekventis ĉeflernejon en Budapeŝto. Jam tiam li estis talenta pentristo. En 1931 li edziĝis kaj ekinstruis en la industriarta ĉeflernejo. En la 1930-aj jaroj pro lia edzino li interesiĝis pri goblenoj. En ekspozicio de Venezio li atingis sukceson en 1936, poste same en la sekva jaro en Parizo. En 1953 li dizajnis kune kun István Szőnyi ekspozician pavilonon en Moskvo. Li ricevis premiojn Kossuth en 1953 kaj 1956. Li estis framasono.
Liaj ekspozicioj (elekto)
[redakti | redakti fonton]Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- fresko en fabriko de Sztálinváros (nuntempa Dunaújváros) 1955
- diversaj pentraĵoj, ekzemple Halász (Fiŝisto); Sárgaruhás nő (Virino en flava vesto)
- mozaiko en universitato de Gödöllő en 1968
- gobleno en universitato de Miskolc
Liaj elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]- Ilona Aczél (pentristo)
- Éva Bednay
- Ferenc Berényi
- Mihály Gácsi
- Pál Gerzson
- Ferenc Hézső
- Lajos Kántor (pentristo)
- László Kékesi (grafikisto)
- Károly Klimó
- Gyula Konfár
- Ágnes Máger
- Miklós Mazsaroff
- Román Mottl
- László Paizs
- Péter Prokop
- Mátyás Réti
- Zoltán Szegedi
- György Szennik
- János Szurcsik
- Mária Túry
- Erzsébet Udvardi
- Sándor László Veress
- János Wagner (pentristo)
- Crescencia Zelenák