Gyula Konfár
Gyula Konfár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Konfár Gyula |
Naskiĝo | 13-an de majo 1933 en Budapeŝto |
Morto | 9-an de septembro 2008 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Ekonomia Altlernejo de Budapeŝto • Hungara Belarta Universitato |
Familio | |
Edz(in)o | Teri Horváth |
Okupo | |
Okupo | pentristo • artisto |
Gyula Konfár [djula], laŭ hungarlingve kutima nomordo Konfár Gyula estis hungara pentristo. Lia edzino estis Teri Horváth.
Gyula Konfár [1][rompita ligilo] naskiĝis la 13-an de majo 1933 en Budapeŝto, li mortis la 9-an de septembro 2008 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Gyula Konfár frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis en Hungara Belarta Altlernejo inter 1950-1957. Liaj plej gravaj instruistoj estis Endre Domanovszky, Géza Fónyi kaj János Kmetty. Post la diplomo li apartenis al diversaj pentristaj grupoj kaj galerioj. Inter 1960-1963 li havis stipendiojn. Li plurfoje studvojaĝis en Eŭropo. Inter 1965-1975 li estis lektoro en arta eldonejo. Li ricevis signifan premion en 1968.
El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Budapeŝto (1957-)
- Venecia Bienalo (1960)
- Sofio (1973)
- Kuala-Lumpuro (1997, mondekspozicio)
- Arthalo Budapeŝto (1966, 1968)
Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]
- Bányászok (murpentraĵo, 1964, Ajka)
- Mementó (murpentraĵo, 1970, Aŭŝvico)
- Átváltozások (1995)
- Napszakok (1995)
- Falusi utca
- Színes virágok
- Virágcsendélet
- Szentendre
- Tél
Mozaikoj[redakti | redakti fonton]
- Család (1980, Csongrád, lernejo)
- Egek királynéja (1983, Preĝejo Reĝino de Ĉieloj (Újpest))