György Szennik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Szennik
Persona informo
Naskonomo Szennik György
Naskiĝo 31-an de januaro 1923 (1923-01-31)
en Budapeŝto
Morto 14-an de oktobro 2007 (2007-10-14) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Arta Universitato Moholy-Nagy
Okupo
Okupo pentristo • grafikisto • litografisto
vdr

György Szennik [djordj senik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szennik György estis hungara pentristo, grafikisto, afiŝisto.

Plej konata afiŝo de György Szennik: Ĉu ankaŭ mi estas militcelo?

György Szennik [1] naskiĝis la 31-an de januaro 1923 en Budapeŝto, li mortis la 14-an de oktobro 2007 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Szennik aĝis 16, kiam li komencis pentradi en ateliero de Vilmos Aba-Novák, poste li studis grafikoteknikon en Industriarta Altlernejo. Liaj plej gravaj instruistoj estis Jenő Haranghy, Loránd Sárkány kaj Endre Domanovszky. En 1943 li lernis en Romo helpe de stipendio. En la sekva jaro li hejmenvenis kaj kreis kontraŭkomunismajn afiŝojn. En 1944 li edziĝis, tiutempe li apogis la naziojn, en la sekva jaro dum sieĝo de Budapeŝto li vundiĝis kaj li perdis unu el la okuloj. En 1945 li estis kondamnita 7 jarojn. Laŭ la membiografio en la malliberejo li pentradis portretojn pri Stalino por la ŝtataj instancoj. Post la liberiĝo li trude vivis en Sztálinváros, kie li denove edziĝis. En la jaroj 1957 kaj 1958 li plulernis helpe de stipendio en majstrolernejo de Akademio de Belartoj de Vieno, somere li lernis de Oskar Kokoschka en Salzburg. Li estis sekreta informisto, tial la vojaĝo al Vieno povis okazi (tiutempe ordinara hungaro ne povis vojaĝi al Aŭstrio). En 1990 li estis rehabilitita. En 2001 li vidviĝis.

Lia afiŝo (videbla dekstre) ricevis premion en Usono, kiun Szennik ricevis post jardekoj.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Fonó asszony
  • freskoj kaj altaraj bildoj en Romo

Elektitaj akvafortoj[redakti | redakti fonton]

  • Tavaszi erdő
  • Bagolyirtás
  • Halászbárkák

Elektitaj afiŝoj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-08-30. Alirita 2018-08-30.