József Schweitzer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Schweitzer
József Schweitzer en 2014
József Schweitzer en 2014
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1922 (1922-10-13)
en Veszprém
Morto 5-an de februaro 2015 (2015-02-05) (92-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo rabeno
vdr
Tombo

József Schweitzer [jOĵef ŝvejcer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schweitzer József estis hungara profesoro, ĉefrabeno.

József Schweitzer [1] Arkivigite je 2015-02-08 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 13-an de oktobro 1922 en Veszprém (urbo). Li mortis la 5-an de februaro 2015 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Schweitzer abiturientis en Budapeŝto en 1940. Post jaroj li estis trudlaboristo, dum la nazia erao li kaŝiĝis. Li akiris diplomon en Universitato Pázmány Péter en 1946. En la sekva jaro li rabeniĝis. Inter 1948 kaj 1981 li estis ĉefrabeno de Pécs, poste ĝis 1985 de Budapeŝto. Inter 1985 kaj 1997 li estis direktoro de Juda Universitato (Budapeŝto). En 1994 li estis elektita ĉefrabeno de Hungario.

Li havis edzinon, kiu naskis 2 filojn. Li ricevis hungarajn kaj francan premiojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A Pécsi Izraelita Hitközség története (Historio de la juda komunumo de Pécs), (1966)
  • A Tolna megyei zsidók története 1867-ig (Historio de judoj en Tolna (reĝa departemento) ĝis 1867), (1982)
  • „Uram, nyisd meg ajkamat" (2007) – elektitaj studoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]