Júlia Hajdú
Júlia Hajdú | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de septembro 1925 en Budapeŝto |
Morto | 23-an de oktobro 1987 (62-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 25/1-2-49 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (–1948) |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzikinstruisto pianisto |
Júlia Hajdú, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hajdú Júlia estis hungara komponisto, pianisto, profesoro, instruisto. Ŝia familia nomvarianto estis Hajdu.
Júlia Hajdú [1] Arkivigite je 2016-09-10 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 8-an de septembro 1925 en Budapeŝto, ŝi mortis la 23-an de oktobro 1987 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Júlia Hajdú devenis el juda familio. Ŝi akiris diplomon en Muzikakademio Franz Liszt en 1948. Ŝi lernis ĉefe de Zoltán Kodály kaj György Ránki. Komence ŝi akompanis piane famajn kantistojn dum turneoj (ekzemple Hanna Honthy, Éva Ruttkai, Manyi Kiss, Kálmán Latabár). Inter 1950-1953 ŝi laboris 3 jarojn en Hungara Televizio, sed ankaŭ en la 1960-aj jaroj ŝi ofte estis videbla en la Televizio. Inter 1955 kaj 1982 ŝi instruis muzikon en lernejo, sed ŝi precipe komponadis.
Elektitaj komponaĵoj
[redakti | redakti fonton]- 14 operetoj (ekzemple Füredi komédiások (1959), (Pest megér egy estét), (1960), Doktorkisasszony (1960))
- cento da ŝlagroj (Csak a szépre emlékezem (1953), Sétahajó (1954))
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto [2]
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2016-09-11 per la retarkivo Wayback Machine